Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Kio do la am'...

Kio do la am'
estis al mi jam?
Riveret' el larm' sekreta,
sur ĝi flosis barko eta,
mia koro en ĝi velis,
vente ĝin suspiroj pelis.

Kio do la am'
estis al mi jam?
Arbareg' de timo peza;
sonis en la denso meza
lupa hurlo kortremiga,
kri' vesperta, krio striga.

Kio do la am'
estis al mi jam?
Malprudenta knabo eta,
papiliojn peli preta,
ĝis en kuro persekuta
falis li al foso kruta.

Kio do la am'
estis al mi jam?
Ĉerktolaĵo de esperoj,
nigrateksa el suferoj,
nigra ĉar' por mia porto
al la eŝafoda morto.

Kio nun la am'
estas al mi jam?
Birda nest' en bosko roza,
gaje fajfi lok' ripoza,
se ventego ĝin detruos,
ie novan mi konstruos.